Ankoraŭ unu prezentaĵo de helena mito — pri Perseo, gorgono Meduzo kaj belega Andromedo.
En Interreto estas aktive disvastigata video en kiu kvazaŭ ukrainia armeo pripafas vilaĝon Semjonovka apud urbo Slovjansko (Donecka provinco) pere de brulobusoj.
Siatempe tre serioze intencite, hodiaŭ pli amuze ol ŝoke.
La 5an de majo oficiale komenciĝis provfunkciado de la 9a Ĉina (Pekina) Internacia Ĝarden-Ekspozicio ĉe la rivero Yongding. Preskaŭ 10 mil junaj volontuloj kaj pekinaj civitanoj partoprenis en la longdistanca piedirado. Por la unua fojo la ekspozicio estis malfermita al la publiko antaŭ la oficiala funkciado.
La 11-an de novembro en la programo "Vesti" ("Novaĵoj") en TV-kanalo "Rusio 1" aperis programero pri tio, ke ukrainiaj trupoj kvazaŭ uzis bruligan municion kontraŭ pacaj civiluloj. Ĉi-okaze pri tio temas en nova raporto de internacia rajtodefenda organizo Human Rights Watch.
La lasta tago en nova urbo ĉiam estigas specifajn sentojn. Mi jam spertis tion en Rejkjaviko kaj Parizo. Nun alvenis la vico de Bonaero.
La 4-an de majo inaŭguriĝis la 5-a Zaozhuang-a Internacia Festivalo de Esperanto en Zaozhuang-a Profesia Instituto de la provinco Shandong, orienta Ĉinio.
"Saluton Avo Li!", tiel la infanoj bonvenigis profesoron Li Weilun en elementa lernejo, kiu nomiĝas 'Eterna Paco'. Post nia frua alveno profesoro Li akompanis min viziti la lernejon kaj konatigis min kun la geinstruistoj...Dum nia promenado tra koridoroj kaj ŝtuparoj, atendantaj la tagmanĝon kaj la postan ĉiusemajnan lecionon de Esperanto, ĉiuj infanoj, kiujn ni renkontis, ĝoje salutis sian avon Li, kiu same aspektis tre feliĉa denove esti kun siaj junegaj gelernantoj.
La ekspozicio Tuĉdesegno de la Oriento pri kaligrafaĵoj kaj pentraĵoj de Li Xiaoke kaj arta interŝanĝo inter ĉinaj kaj usonaj artistoj, estis kune organizita de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la arta fonduso de Le Keran kun la celo dissendi ĝuon de la ĉina arto kaj pere de tio antaŭenigi la interŝanĝon pri diversaj kulturoj ĉinaj kaj alilandaj.
La 27-an de julio en Ŝanhajo, muzikistoj de Ĵazo en la Centro Lincoln per muzikiloj okazigis edukadan aktivadon pri ĵazmuziko por geknaboj. Dominic, trumpeta ludisto, uzis tamburon, violonon, pianon kaj vibrafonan pianon kaj kreis perfektan muzikon.
Nova animaciaĵo el serio "La monto da gemoj" transigas nin de sudo norden — en Karelion.
La 5an de aŭgusto la turisma sektoro de Taiwan komencis serion da aktivado pri frandaĵoj. Ĝi kunvokis 27 turismajn itinerojn kaj 75 restoraciojn, rekomenditajn de 13 vidindejoj, kaj 46 hotelojn por kune bonvenigi lokajn kaj transmarajn turistojn al gustumo de frandaĵoj. La aktivado daŭros ĝis decembro de la kuranta jaro...
Rusia televidkanalo NTV la 14-an de junio en sia retejo afiŝis la novaĵon pri tio, ke ukrainiaj militistoj bombardis la urban kuracejon, pro kio pereis deĵoranta tie flegistino.
Antaŭtagmeze de la 15-a de junio, sabate, komenciĝis daŭriga kurso de Esperanto en la Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Ĉeestis entute 13 personoj. Ĝi unuavice celas helpi al gestudentoj de prof. Li Weilun, kies oficiala Esperanto-kurso finiĝis la 2-an de la sama monato, daŭrigi la lernadon.