Liaj lernantoj post diplomiĝo trovis okupon aǔ en fabriko de ŝtala fenestro, aǔ en vestovendejo, aǔ en supermerkato, aǔ en laktotea butiko, "Estas la plej fiero por mi, ke la lernantoj kapablas sin zorgi mem kaj trovi laboron," Dai Jianrong esperas, ke la socio povas akcepti ilin kaj donas al ilin pli da ŝancoj. Ilia simpla revo estas vivi kiel ordinaraj homoj."
Matene de la 16-a de aŭgusto, ĉina nobel-premiito Mo Yan kaj tiu de Francio Jean Marie Gustave Le Clézio vizitis la parkon de la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio. Sinjoro Le Clézio kelkfoje venis al Ĉinio kaj ĉiam intersigas pri ĉinaj kulturo kaj literaturo. Li amas la pekinan operacion kaj la ĉinan pentrarton, kaj noveloj de fama ĉina verkisto Lao She tre plaĉas al li.
Karaj ka(t)maradoj! Jam dum ok monatoj mi skribis nenion pri la farto de la katino Povrina, kiu ekloĝis en la interna korto de nia laborejo. Pardonon, ke mi tiom longe atendigis vin. Unuvorte dirite, ŝi bone fartas, kvankam lastatempe la pekina varmego sufokas ne nur homojn sed ankaŭ ŝin. Nun la katino kutime sternas sin ie ekstere, ekzemple supre de ŝia propra dometo, foje eĉ kun la ventro supren – mi volus averti ŝin, ke ŝi devus esti pli singarda ĉar ŝi ja ne loĝas en loĝejo de homoj, kie estus absolute sekure. Sed mi ja ne scipovas la … katan.
Daŭrigante la precedencon lanĉitan en la lasta jaro, ankaŭ ĉi-jare la Pekina Esperanto-Asocio kaj la Tianjin-a Esperanto-Asocio komune okazigis "Verdan Ekskurson". Ĉi-jare, de la 6-a ĝis la 8-a de junio la aranĝo okazis en la fama somerumejo Beidaihe en la urbo Qinhuangdao de Hebei-provinco.
Jen la rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA por la jaro 2013 ĉe Vikinovaĵoj
En Moldavio, ne tre vaste konata malgranda lando, havas la plej grandan subteran vinkelon en la mondo. La vinkelo longas je 113 kolemetroj, interne estas eĉ boteloj da vino de Putin...
Estas homoj, kiuj estas for de homamasoj kaj iris en malproksimajn montarojn. Ili prenas montojn kiel siajn najbarojn kaj arbojn kiel siajn akompanantojn kaj memvole laboras kiel forstistoj...
Rusa fabelo en formo de gaja anekdoto pri stultulo Ivan – kion li faras, ĉio bizaras.
La 10-an de junio en Yibin de Sichuan-provinco de Ĉinio la Ĉina Instituto de Ĉinaj Acipenseroj okazigis gazetaran konferencon por anonci, ke la fiŝo Larĝbuŝa Bronza Bobio (Coreius Guichenoti) havebla nur en Jangzio estis sukcese bredita kaj produktita artefarite. De la mezo de majo esploristoj de la instituto dufoje donis al breditaj Larĝbuŝaj Bronzaj Bobioj akuŝakcelajn drogojn kaj per tio ili ricevis 5.5 mil fekundigitajn ovojn, el kiuj 4 mil fiŝidiĝis. Nun ili jam povas sin nutri.
En sociaj retoj kaj en kelkaj novaĵretejoj estas disvastigata foto de grapolbombo, kiu kvazaŭ estis trovita de la porrusiaj batalantoj proksime al Donecko kaj kiun onidire uzis ukrainiaj militistoj.
Novaĵaj retejoj kaj blogoj en la lastaj tagoj amase disvastigas novaĵon pri tio, ke lvivaj aktivistoj de la partio “Svoboda” (eo: "Libereco") decidis forhaki en la urbo "simbolajn rusiajn arbojn – betulojn" por kontraŭbatali rusian influo en Ukrainio. La eldonejoj citas partian aktiviston Danilo Perebijnis, kiu argumentas, ke tiu influo lastatempe tro abundiĝis.
La rusia Unua Kanalo elpensis kaj aŭdigis en la etero neekzistantan citaĵon de la proparolantino de la Ŝtata Departamento de Usono Jen Psaki (alternative – Saki) pri ukrainiaj rifuĝintoj. Ĝin voĉlegis gvidanto de la programo "Politiko" Aleksandro Gordon.
Parizo estas urbo de reĝoj, ortodoksaj rusoj, riĉaj ĉinoj kaj... gospelo. Ĉu vi ne kredas min? Legu kaj vidu – mi sukcesis alfronti ĉiujn ĉi vizaĝojn de Parizo dum unu tago!