Je la 0-a horo de la 19-a de julio hinda centjara bodhio finfine atingis sian celon en Ĉinio post longdistanca transportado je totale 2 mil kilometroj, tra 4 provincoj en suda Ĉinio. La arbo kun la diametro je 58 centimetroj kaj la alteco je 16 metroj nun staras en la templo Guangren de la urbo Xi'an, ĉefurbo de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio.
"New Horizons" estas usona kosmosondilo sendita por malkovri pli Plutono. En tiu artikolo, mi atentigas la leganton pri la ebleco, ke ĝi malkovras likvan akvon, do eble vivon, sur Plutono.
En aprilo aperis mia artikolo, en kiu mi esprimis mian esperon pri baldaŭa okazigo de Esperanto-kurso (http://www.espero.com.cn/se/txt/2013-04/18/content_534135.htm). Du monatojn poste la ideo realiĝis, sed en alia formo ol mi siatempe supozis. L' espero, l' obstino, kaj la pacienco gravas por ĉio, ĉu ne?
La zigzaga landlima linio dividas la mongolan stepon en du partojn -- Mongolio kaj la Interna Mongolio de Ĉinio. Tri mongolaj junulinoj -- Sou Remar, Tuya kaj Qiqigee edziniĝis al viroj de la Interna Mongolio de Ĉinio. Kvankam ili transloĝiĝis nur de la norda parto de la stepo al ĝia suda parto, tamen laŭteritorie ili eniris en alian landon. El iliaj kondutoj oni povas senti la grandan diferencon inter la du landoj en ideologio, pens-modelo kaj vivmaniero.
La 13an de majo komenciĝis la dua esploro pri sovaĝaj bestoj en Tibeto, kun la partopreno de fakuloj el instituto pri forstkultura esploro kaj planado de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, zhongnan-a instituto pri forstkultura esploro sub la Ŝtata Forsto-Administracio kaj aliaj du organizaĵoj.
La 15-an de julio ĉinaj arkeologoj akiris gravan frukton en la arkeologia prifosado de la ruino de la reĝa palaco en la provinco Sichuan dum la dinastio Ming (1368~1644). Ili trovis grandan lignaron enterigitan en la antikveco, kaj ĉe ĝi estis ŝtona skulptaĵo kun la alto je unu metro.
La 10-an de septembro eldonaĵo "Ukraina.ru" – komuna projekto de la fifama rusia ĵurnalisto Dmitrij Kiselev kaj ukrainia agantino Alena Berezovskaja, konata pro la proksimaj rilatoj kun Viktoro Janukoviĉ – publikigis informon pri tio, ke la malajzian Boeing paffaligis ne raket-komplekso"Buk", sed raket-komplekso S-125 (laŭ NATO – SA-3).
En la 26a de majo la Ŝanhaja E-Asocio okazigis seminarion pri Lernado kaj aplikado de Esperanto, kiel unu el la specialaj agadoj de la 12a Ŝanhaja Sociscienco-populariga Semajno". La seminarion ĉeestis pli ol 30 personoj.
Kiam komence de majo mi aŭdis, ke en la korto de nia laborejo naskiĝis kvin katidoj, la unua sento, kiun mi havis, estis zorgo kaj alarmiĝo. Se katoj ekscese multiĝos, eble oni plendos kaj volos forpeli la katan rason el la korto! La dua sento estis tiu de miro: ĉu Povrina, kiu antaŭ du jaroj ricevis malfekundigan operacion, tamen naskis infanojn?
Iuj malŝatas la Eiffel-turon, aliaj admiras ĝin. Mi vidis ĝin tage kaj nokte, do... konsentas kun ambaŭ.
“Kien vi vojaĝas nun? Argentino? Ho, vi scias elekti itinerojn.... Sed kial?” somere de 2014 mi ofte aŭdis tiujn vortojn. Rusianoj ŝatas argentinajn vinojn, estimas sukoplenajn bifstekojn kaj admiras tangon. Sed ĉion ĉi oni povas ĝui hejme, do por kio malŝpari tiom da mono kaj turmenti sin en pli ol 20-hora flugo kun pluraj alteriĝoj? Nu, mi devis agnoski: “Mi estas ne strangulo, mi estas esperantisto. Do mi volas iri al la 99-a UK en Bonaero”.
Bonaero oficiale dividiĝas je 48 kvartaloj, ĉiu el kiuj havas propran nomon kaj vizaĝon. La unua detale esplorita de mi estis Puerto Madero, kies nomo karas al ĉiu vera porteño.
Mi ofte aŭdas homojn plendi pri kunsidoj de la esperanto-kluboj – tedaj kaj enuigaj, plenaj je stultaj postenbataloj kaj harpsplitaj lingvodiskutoj. Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem? Se vi ne ŝatas tian specon de esperantumado, do forĵetu ĝin kaj lanĉu alian, pli plaĉan. Sed tute forlasi Esperantujon nur pro esperantistoj – apenaŭ povas ekzisti pli stulta ideo. Pri tio mi plian fojon konvinkiĝis post legi la esearon “...kun siaspeca spico!” de Raymond Schwartz.
Rusiaj amaskomunikiloj represis pasintjaran unuaprilan ŝercon pri tio, ke defendludanto de FK "Ŝaĥtar" Jaroslavo Rakickij rifuzis ludi por la selektita teamo de Ukrainio.