Meze de junio mia edzino, kiu nun loĝas en Kioto, Japanio, sendis al mi retmesaĝon, dirante ke ŝi vizitos min en la sekvanta semajno. Fakte ŝi planis viziti min en aprilo, sed pro neatendita malhelpo tiu vojaĝo estis prokrastita. Subite do realiĝis ŝia unua vizito al Pekino...
Tagmeze de la 25-an de oktobro, en la kafejo de la Ĉina Internacia Eldona Grupo, s-ino Tan Xiuzhu, eksa vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj eksa prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, parolis pri siaj spertoj dum la lastatempa vojaĝo al Japanio...
Ilia Dewi Sumilfia laboras kiel oficistino en internacia kompanio. Ŝi ŝatas vojaĝi kaj konatiĝi kun diversaj homoj el diversaj kulturoj kaj landoj. Ilia ŝatas Esperanton ĉar ĝi utilas por kompreni la mondon. Ekde kiam ŝi scipovas Esperanton, ŝi havas la eblecon amikiĝi kun multaj esperantistoj kaj tio estas tia bela sperto ke daŭre ŝi laboras por la movado. Ilia ĝis antaŭ kelkaj jaroj tute ne aŭdis pri Esperanto, sed nun ŝi ĝojas povi paroli nian lingvon al siaj gekolegoj, geamikoj kaj familianoj...
"Tutmonta Taglibro" estas retejo ĵus starigita de mi por praktiki redaktadon kaj Esperanton. Laŭvole diskonigu ĝin. Dankeme salutas Paulo Cesar Pires, Urbo - Votuporango, Lando - Brazilo.
La Supera Justic-Tribunalo de Galegio ĵus nuligis du alineojn de la polemika dekreto de la galega registaro (dekstrema) kiu malhelpis la instruadon en la galega en la baz- kaj mez-lernejoj, kaj en du jaroj igis, ke la galega ĉesis esti la instrulingvo en 96% de la urbaj elementaj lernejoj.
La artikoloj en la rubriko “Opinioj” spegulas personan pozicion de ties aŭtoroj. La redakcio de Stopfake.org ne nepre samopinias.
Tria filmo de babelofilmoj. Esperanta versio de la hispana "Duermete niño".
Dua filmo de babelofilmoj. Eta Araneo, esperanta versio de !a fama "incy wincy spider"
Unua filmo de babelo filmoj, porinfana kanto.
Protesta popolo batalas kontraŭ la ŝtata polico, kiu sekvas al la ordonoj de aŭtoritata ŝtatestro. Tio rememorigas nin pri la nordafrikaj reĝimoj komence de la Araba Printempo, kaj pri la revolucio okazanta nun en Sirio. Tiuj landoj suferis sub la rego de akraj diktatoroj, aŭ – en la kazo de Sirio – ankoraŭ suferas. Sed la aŭtoritata ŝtatestro, kontraŭ kiu oni nun protestas, estas neniu alia ol Recep Tayyip Erdoğan, la ĉefministro de Turkujo. Kien kondukas la nuna vojo de la Turka Respubliko?
Se iam vi sukcesos viziti Limon, nepre kontaktu Julio Enrique Zevallos Gómez - la plej erudician esperanto-ĉiĉeronon iam renkontitan de mi. Duontaga promenado kun tiu ĉi inteligenta kaj brile edukita homo anstataŭas legadon de pluraj libroj pri Limo kaj Peruo ĝenerale, aparte se temas pri ties kulturo kaj historio.
En Interreto amase disvastiĝas foto de sekcitaj korpoj de kvin viroj, kuŝantaj unu sur la alia. Ĉe tio la aŭtoroj de la republikigoj asertas, ke sur la foto supozeble estas mortigitaj ukrainiaj soldatoj, kaj iliaj organoj "estas venditaj kontraŭ grandega mono en Eŭropon" por la riĉiĝo de Igor Kolomojskij kaj Petro Poroshenko.
La registaro de Rusia Federacio, deputitoj de la Ŝtata Dumo de Rusia Federacio, kaj ankaŭ la reprezentantoj de Rusio en la internaciaj institucioj plurfoje deklaris kaj plu diras, ke la rusia militistaro en Ukrainio nuntempe forestas. Tiun ĉi informon neas la datumoj, ricevitaj de NATO, la Ŝtata Departamento de Usono, pola skoltoservo, ĵurnalistoj kaj ukrainiaj militistoj.
Sado Tomako estas japana fotistino. Ŝi vivis en Ĉinio ĉirkaŭ 10 jarojn. En septembro de 2012 la Ĝenerala Konsulejo de Japanio en Ŝanhajo anoncis, ke kelkaj japanoj estis batitaj en iu restoracio, dume japanaj amaskomunikiloj senĉese dissendis novaĵojn pri tio, ke en Ĉinio ade okazas kontraŭjapanaj manifestacioj kaj estas atakitaj vendejoj de japanaj produktaĵoj kaj aŭtoj produktitaj de Japanio.