Finfine mi atingis la celon – mi troviĝis en flughaveno de la perua ĉefurbo. Do restis solvi la lastan problemon – trovi kontantan monon por pagi taksion. Kompreneble mi ne havis eĉ unu novsunon, same kiel dolarojn. Do la sola espero estis trovi konvenan bankmaŝinon. Feliĉe tio okazis, ĝi senprobleme eldonis al mi kelkcent novsunojn, do mi ekrapidis surstraten.
La Federacia Konsilio de Rusio jesis la samtage senditan peton de prezidanto Vladimir Putin pri enigo de la rusiaj milittrupoj en la teritorion de Ukrainio. La decido estis akceptita unuanime kaj ekvalidis.
"Ŝi estas mia fiero!" diras ofte pri Juana nia valora samideano profesoro Li Weilun, kiu al la ĉina junulino instruis la bazojn de Esperanto. Kun Juana mi konatiĝis kelkajn tagojn post mia alveno al Pekino pasintmaje kaj ŝia amikeco akompanis min dum mia tuta restado ĉi tie. Mi aparte taksas ŝin, ĉar ŝi estas unu el la ne oftaj homoj, kiuj sincere kaj daŭre interesiĝas pri Esperanto.
En nia retejo aperis nova rubriko de la 99-a UK, la enhavoj riĉiĝos iom post iom.
De la 16-a ĝis la 23-a de aŭgusto en la ĉina urbo Xi'an (Siano) okazos la Orienta Esperanto-Seminario, kiu estas parto de AMO (Aktivula MaturigO)-Seminario de UEA. En ĝi estos E-prelegoj pri: Esperanto en Orientaj landoj; Esperanto-Movado; Konsciigo kaj Kapabligo; Demontra instruado; Esperanto kaj Religio; kurso en lernejoj kaj Reta Kurso; Esperanto-organizoj; Traduko kaj Literaturo; Esperanto kaj Fakoj; Retejo, Radio; Eldonaĵo en Esperanto; Esperanto kaj Lernejo; Mi kaj Esperanto...LKK varme bonvenas partoprenon de e-istoj, kiuj ricevos rabaton en kotizo, se ilia prelego estos akceptita de la seminario.
Unu el la temoj, al kiuj mi ŝatas konstante revenadi en tiu ĉi rubriko, estas la vivo de katino Povrina. Alia amata kateto ... ne, ĉevaleto estas la lernado de la ĉina lingvo. Pasis pluraj monatoj post la apero de mia plej lasta pria verkaĵo, nun estus jam tempo por verki novan. Sed mi sentas malfacilaĵon ion elverki. Ĝis nun la lernado, malgraŭ miaj ŝajnaj ĝemoj kaj plendoj pri la malfacileco de la lingvo, progresis relative glate. Ĉu eble nun mi trafas ian sakstraton kaj tial ne povas facile verki pri tiu ĉi temo?
Dum multaj kaj longaj vojaĝoj tra landoj en kiuj islamo estas ĉiutaga realo, mi komencis interesiĝi pri religio, kulturo kaj pensmaniero profundaj kaj ĉarmaj. En urboj kaj vilaĝoj de Rusio, Turkio, Bosnio kaj Indonezio mi admiradis minaretojn lignajn kaj ŝtonajn, modernajn kaj antikvajn, kiel tiuj belegaj de Mezopotamio (la arabaj kaj kurdaj loĝantaj ankoraǔ hodiaǔ nomas tiel la regionon inter Turkio, Sirio kaj Irako), “halal” restoracioj kun orientaj dancistinoj, homojn en tradiciaj kostumoj, kies ĝentileco kaj saĝeco estas la plej karaj memoraĵoj de miaj ekskursoj tra la mondo...
Pekino estas urbego dinamika, ĉiam malsama, tage kaj nokte aktiva. Ĝi estas antikva, moderna kaj futurisma, alloga celloko por homoj el la tuta mondo por vivi, lerni, labori kaj turismi. Kiel en Romo, mia amata belega naskiĝurbo, oni neniam enuiĝas en Pekino, sed fojfoje la grandeco de la urbo kaj ĝiaj trafiko kaj rapida viv-stilo ĝenas la trankvilecon de la animo. Bonŝance preskaǔ ĉie en la ĉefurbo estas verdaj oazoj, en kiuj, kiel post vojaĝo tra la tempo, oni sin trovas en mirindaj lokoj for de ĉiaj ĝenoj: temas pri mult-nombraj parkoj de Pekino, kiuj fakte post miaj malgrandega sed komforta loĝejo kaj oficejo estas mia alia hejmo, kie mi legas kaj studas esperantajn klasikaĵojn...
La 99-a Universala Kongreso en Bonaero finiĝis, oficiale kun 706 aliĝintoj. Por la jaro 2016 la estraro de UEA decidis kongresi en Nitra, Slovakio. Por 2017, inter kelkaj kandidatoj, la kanada urbo Montrealo surprizis ĉiujn: estis jam disdonita kvanto da bele presitaj reklamiloj pri la kandidateco de la urbo. Ni kun la afabla permeso de Ĵenja Amis reproduktas ĉi tie tiun flugfolion.
Tamen ĉi tio ne estas fotaĵo el Donbaso. Ĉi tio estas sceneto el rusia-belorusa filmo “Bresta fortikaĵo”, filmita en 2010.
Ĉiam fascinis min la kafejo, kiu dum historio de nia epoko estis tiu loko, kie homoj renkontiĝis por diskuti kaj decidi pri ĉiutagaj aǔ aparte gravaj aferoj, por skribi belegan muzikon aǔ verki memorindaĵojn. Ofte en la eǔropaj landoj la kafejoj estis kaj foje ankoraǔ estas la pulsanta koro de la urboj: artistoj, revoluciuloj, politikistoj, verkistoj kaj pensuloj elektis sian plej ŝatatan kafejon, kie ili sekvis sian propran destinon...
Anonco skribita de mi en Lernu.net: Pro tio estas Klaku.net, por ke ni ĉiuj publikigu niajn plej ŝatatajn ttt-paĝojn kaj, inter ni ĉiuj, balotu, voĉdonu kaj filtri en la ĉefpaĝo kiaj estas la veraj "gravaj" informoj por la Komunumo.
Posttagmeze de la 5-a de aŭgusto, ĝuste preskaŭ 48 horoj post la tertremo en Ludian de la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, du virinoj ĵus fariĝis patrinoj, ili ridetante brakumis sian bebon.
La 6-an de septembro eksponiĝis en la Ĝarden-Ekspozicio en Pekino la Flava Kaŭĉuka Anaso, dezajnita de nederlanda desegnisto Florentijn Hofman. Eksponiĝos ĝi de la 6-a ĝis la 23-a en la Ĝarden-Ekspozicio kaj translokiĝos al Kunming-lago en la Somera Palaco. De la jaro 2007, ĝi komencis sian vojaĝon tra la mondo, kaj faris viziton al multaj landoj ekzemple Nederlando, Francio, Germanio, Brazilo ktp...