La 7-an de julio en Youtube aperis video, pli ĝuste fotoprezentaĵo kun bildoj de fositaj tomboj kaj aŭdigita alvoko disvastigi ĉi tiun videon.
Ekde la 6-а de septembro en la reto estas aktive diskonigata video kie ukrainia ĉefministro Arsenij Jacenjuk kvazaŭ tre necerte provlegas la tekston en preparado por la gazetar-konferenco. La uzanto kiu publikigis la videon asertas ke la ĉefministro ne sciis ke en la procezo de provparolado la kamerao estis ŝaltita.
...Tiam, torentaj fluoj de biciklantoj kiuj iras al kaj revenas de laborejoj igis Ĉinion "la lando de bicikloj" en la okuloj de eksterlandanoj...
En la posttagmezo de la 25-a de aŭgusto okazis E-salono de la Ŝanhaja E-Asocio. En la jaro 2006 la Asocio ekfunkciigis sian E-salonon, kiu regule okazas en la posttagmezo de la lasta dimanĉo ĉiumonate. En la salono partoprenas membroj de la asocio, de tempo al tempo venas al ĝi ankaŭ samideanoj el aliaj landoj, kiuj laboras aŭ vojaĝas en la urbo Ŝanhajo. Ĉiufoje unu esperantisto faras prelegon laŭ difinita temo dum la salono...
Plu daŭras tradicio prezenti folkloran arton en projekto «Aŭdvide». Hodiaŭ oni povas spekti mondekonatan ensemblon «Igor Moisejev» kune kun ĝiaj kolegoj el diversaj lokoj de Rusio.
Rusia televidkanalo NTV faris la programeron surbaze de intervjuo de la eksa estro de la odesa milico Dmitrij Fuĉeĝi, kiu forkuris el la urbo. Li estas akuzita je partopreno en la eventoj, kiuj kaŭzis amasan pereon de la homoj la 2-an de majo. Laŭ la indikoj de la kanalo, Fuĉeĝi troviĝas en Ĉednistrio.
Rusia novaĵagentejo REX publikigis artikolon "Senkompata milito en Ukrainio" akompanante ĝin per foto farita antaŭ 22 jaroj dum la milita konflikto en Montara Karabaĥo, kun subskribo "Senkompata milito en Ukrainio".
Doraemon, konata kiel "kat-forma roboto de la 22-a jarcento" el la samnoma serio de japanaj bildstriaj rakontoj kaj desgnofilmoj, vojaĝis per sia tempomaŝino al la mondo de ĉinaj klasikaj pentraĵoj. Temas pri verkoj, kreitaj de Wang Xing, kiu laboras por rebonigi artaĵojn en la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino.
La 23-a de aŭgusto estis la unua naskiĝtago de la Granda Pando "Baobao", kiu vivas en la Vaŝintona Nacia Zoologia Parko.
De la 4-a ĝis la 6-a de junio okazas en la Nacia Kunvena Centro en Pekino Unuaklasa Vino '2013 -- la 4-a Internacia Ekspozicio de Vino. Ĉeestis la ekspozicion pli ol 5 mil vin-markoj el 25 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, Francio, Hispanio, Italio, Germanio, Nederlando, Usono, Kanado, Argentino kaj Portugalio.
La 24an de marto la brita ĵurnalo "La Spegulo" raportis, ke sciencistoj en la Anatomio-Instituto sub la Tubingen-Universitato, Germanio, trovis kvar-okulan 18-centimetran fiŝon je mil metroj sub la maro Tasman, Nov-Zelando.
La nombro de kandidatoj estas duono de tiu en 2010, kiam 12 membroj kandidatiĝis, dum en 2007 la balotado ne okazis, ĉar por la tiamaj sep lokoj anonciĝis nur kvin kandidatoj.
Eksa vicministro pri defendo de Ukrainio Leonido Poljakov en rekta elsendo de ukrainia televidkanalo-24 deklaris, ke somere la kanada registaro laŭdire proponis al Ukrainio 20 ne plu uzatajn ĉaso-bombaviadilojn F / A-18. Sed la registaro de Ukrainio, laŭ li, rifuzis ilin pro alta kosto de ekspluatado kaj manko de trejnitaj pilotoj.
Depost la eklaboro ĉe la redakcio de El Popola Ĉinio mi daŭre sentis bezonon diri al la mondo esperantista, ke jen mi laboras ĉi tie en Pekino per Esperanto. En la lasta jaro tamen la Universala Kongreso en Hanojo, kiu ŝajnis oportuna forumo por tio, okazis tro mallonge post mia enposteniĝo tiel ke mi ne povis aranĝi mian partoprenon. Ĉi-jare mi komencis pretigi min tiucele iom pli frue, kaj sukcesis partopreni la kongreson en Rejkjaviko nelaste pro la instigo kaj helpo de mia longjara amiko--samideano Ragnar Baldursson, kiu nun estas ministro-konsilisto ĉe la islanda ambasadorejo en Pekino...