Saluton kara leganto kaj klakumanto! Nun vi legas la oficialan blogon de la libera projekto Klaku.net verkita de ties skipo. En tiu ĉi blogo ni informos pri novaĵoj, eraroj, softvaraj ĝisdatigoj kaj ankaŭ pri aliaj interesaj informoj rilate al Klaku.net kaj al esperanta blogaro. Ni esperas ke ĉiuj informoj estos interesaj por vi. Do, ek' al klakumad' kaj ĝis la fina venk'!

Karakteristikoj kontraktitaj en 3FN.net

Afiŝita de joan la 4an de oktobro 2008.

bone, en la nova servilo de 3FN.net estis kontraktitaj la sekvaj karakteristikoj:

Resource  	Used  	Allowed
Validity period 	Oct 4, 2008 	Unlimited
Disk space 	70.5 MB 	1.95 GB
Traffic 	1.31 GB/Month 	5.86 GB/Month
Subdomains 	0 	2
Domain aliases 	0 	Unlimited
Web users 	0 	Unlimited
Mailboxes 	0 	Unlimited
Redirects 	0 	Unlimited
Mail groups 	0 	Unlimited
Autoresponders 	0 	Unlimited
Mailing lists 	0 	Unlimited
Databases 	2 	2
Java applications 	0 	Unlimited

Eble en la venontaj tagoj (aux semajnoj) mi kontraktas pli grandajn servojn. Nuntempe Klaku.net iras bone.


Klaku.net translokigita en nova servilo kaj denove funkcias

Afiŝita de joan la 3an de oktobro 2008.

La antauxa enterpreno phpwebhosting.com blokis multajn fojojn Klaku.net cxar, laux ili, estas eraro en la kodo de la pagxaro. Dum 2 tagoj Klaku.net bone funkciis kaj ili blokis gxin en la tria. Poste mi petis ke ili malfermu kaj denove la sama... 2 tagoj bone kaj la tria blokita... kaj dum tiuj tagoj mi estis vojagxanta en Lodzo kaj Wroclavo, Pollando.

Hieraux mi kontraktis la servon en novan enterprenon: 3FN.net kaj tie estas nur instalita Klaku.net. Ni vidu kiel iras.


Klaku.net anoncita en Wykop

Afiŝita de joan la 25an de septembro 2008.

Hodiaŭ Klaku.net estis anoncita en la socia paĝaro en la pola lingvo kaj dum la sekvaj horoj (kaj tagoj) ni vidu la komentojn kaj diskutadon se estus.
Wykop estas simila projekto al Klaku.net aŭ Digg.com sed en la pola lingvo.
Sekvu la novajxon ĉi tie.


De hodiaŭ, Le Monde Diplomatique ankaŭ disvastigas Klaku.net

Afiŝita de joan la 25an de septembro 2008.

Ĉimatene skribis al mi Florent Jugla, retestro de la projekto Le Monde Diplomatique en esperanto kaj li informis min ke tia paĝaro jam aldonis sub ĉiuj la novaĵoj la ligilon al Klaku por disvastigi per unu Klak' ĉiujn iliajn novaĵojn.

Iru ĉe http://eo.mondediplo.com/article1385.html, ekzemple, kaj rigardu sub la novaĵo la bildeto 'K' por sendi la novaĵon al Klaku.net

Korajn Dankojn de la projekto Klaku.net


Kiel havi esperantan formaton por la datoj en Drupalo

Afiŝita de joan la 24an de septembro 2008.

Drupalo oferas multajn opciojn por la datojn, vi povas skribi la tagon kaj la monato kaj la jaro (T M J) aŭ krei alian ordon kiel tagon, monato de la J (T, M de la J). Ankaŭ eblas diri ke la semajno komencos en la dimanĉo aŭ en la lundo. Ankaŭ Drupalo oferas 3 malsamajn formatojn: mallonga (T/M/J), normala (T M de J) aŭ longa (T de la M de J - horoj:minutoj).

Tamen, en esperanto la korekta formato estas aldoni la akuzativon en la tagoj kiel "la 14an de junio 2008" krom "la 14 de junio 2008", kaj por tio mi oferas al vi la tri malsamaj formatoj por ke vi aldonu en via Drupalo.

Simple editu la dosieron /modules/system/system.module kaj proksime de la linio 784 forviŝu la $dateshort kaj $datemedium kaj $datelong kaj aldonu la sekvajn:


  // Date settings: possible date formats
  $dateshort = array('m/d/Y');
  $datemedium = array('j\a\n \d\e F Y');
  $datelong = array('l \l\a j\a\n \d\e F, Y');

Kaj vi havos esperantan formaton en la datoj de viaj novaĵoj kaj paĝoj.


Nova navigadilo Chrome (BETA), programita de Google

Afiŝita de joan la 3an de septembro 2008.

La 2an de septembro Google anoncis la novan navigadilon Chrome kaj malfermis la pagxaron http://www.google.com/chrome kun informoj diversaj pri la karakteristikoj de ilia navigadilo. Legeblas la paĝaro en multaj lingvoj, kiel kutime en la filozofio de Google.

Ni, kiel ĉiutagaj adiktoj al Klaku, elŝutis la navigadilon kaj Klakumis iomete :-) kaj ĉi tie vi havas bildon.

Navigadilo Chrome kaj KLAKU.net Navigadilo Chrome kaj KLAKU.net