Post iom da tranoktado kaj drinki multajn bierojn, estas plezuro por ni komuniki ke Klaku.net nun estos povigita de la libera softvaro Drupalo. La ĉefa kialo de tiu ĉi ŝanĝo estis la SPAMO suferita pro la antikva sistemo Pligg.
Dum la venontaj semajnoj ni aldonos diversajn novajn karakteristikojn kaj ankaŭ iomete refaros la CSS-an dosieron por modifii la ĉefan menuon kaj aliaj partoj internaj en Drupalo. Kaj kiel ĉiam, vi estu bonvena doni novajn ideojn, konsilojn aŭ kritikojn, la projekto Klaku kreskas dank' al ĉiuj.
Ni povis kopii la plejmulton de la informoj, sed pro personaj kialoj, ni ne kopiis la pasvortojn de la uzantoj, do pro tio vi devas ŝanĝi vian pasvorton unue.
Pri la moduloj nunaj... Klaku.net havas tiujn:
- Locale (esperanta lingvo)
- Search
- Path
- Comment
- Minimenus
- Image CAPTCHA
- Text CAPTCHA
- Tagadelic
- Extra voting forms
- Drigg
- User Karma
- Voting API
Ni kopiis la datumojn dank' al modulo Pligg - Drigg importer. Komence, ĝi donis multajn problemojn ĉar la datumbaza memorio pleniĝis kaj la responsuloj de la servilo skribis privatan mesaĝon al Janzo, post aliaj provoj, la paĝaro ne scipovis ruli tiun modulon... finfine mi uzis mian porteblan MacBook kun la softvaro MAMP (Mac / Apache / MySQL / PHP ), tie mi reinstalis kaj Klaku.net kaj Drupalo, sekve mi uzis la modulon kaj ĉio komencis funkcii.
La plej malfacila parto jam pasis. Nun ni devas okupiĝi pri programi la CSS-on, eble aldoni iun blokon interesan... sed nun jam bonas kaj iom post iom ni laboros plu.
Do, ĝis Pligg... post 1 jaro kun tiu softvaro ni ne multe kontentas, tamen... ĝi bone funkciis en la komenco. Nun Drupalo zorgas pri ĉio :-)
ek'
Delicious
Klaku