Month of septembro, 2007

Esperantujo.org publikigas "Klaku, trimonata"

Afiŝita de joan je ĵaŭ, 09/27/2007 - 11:04.

Aperis en Esperantujo.org novan artikolon pri Klaku.net: Precize antaŭ tri monatoj, la 27an de junio, ekfunkciis klaku.net, la TTT-ejo laŭ la nuntempa Reto 2.0 permesanta al ĉiuj libere interŝanĝi informojn pri retpaĝoj. Ĝiaj uzantoj povas publikigi informojn pri iu ajn retpaĝo, voĉdoni per klako por ĝi, se oni konsideras ĝin grava aŭ interesa, kaj afiŝi komentojn pri la rekomenditaj paĝoj. Neniu eldongrupo redaktas la novaĵojn, nur la uzantoj riĉigas la projekton; pro tio klaku.net estas tio, kion la komunumo de uzantoj volas.


Interesplena artikolo en Kataluna Esperantisto disvastigas la projekton

Afiŝita de joan je mer, 09/26/2007 - 20:00.

Hodiaŭ estis anoncita la aperigo de la septembra numero de la gazeto Kataluna Esperantisto kaj ĝi enhavas longegan altkvalitan artikolon kiu, krom aliaj temoj, disvastigas kaj rekomendas la uzado de Klaku.net. Ankaŭ unu novaĵo estis publikigita ĉe la paĝaro, mi tute rekomendas al vi (en la kataluna lingvo).