Month of aŭgusto, 2008

YouTube anoncas novan karakteristikon: subtitolojn en la videoj!

Afiŝita de joan je ven, 08/29/2008 - 13:29.

La amantoj de la kino, la tradukistoj kaj la esperantistoj ĝenerale devas esti tre kontentaj. Nun, Youtube, anoncis novan karakteristikon por la tutmonde fama video-paĝaro kaj, kiel jam faris DotSub, nun eblos aldoni subskribaĵojn en ĉiuj la filmetojn.

Iamaniere, ankaŭ KLAKU.net provitos tiun novan servon, ĉar en la paĝaro oni faciligas la disvastigon de filmetoj el Youtube kaj ĝi aperas sub la teksto. Do, eble nun kreskas la novaĵojn enhavante iun filmeton kun subtitolojn :)


Instalita sistemo por aŭtomate ĉapeligi la iksajn vortojn skribitaj de la uzantoj

Afiŝita de joan je ĵaŭ, 08/28/2008 - 14:00.

Bone, tiu modifo estis en mia menso de antaŭ multe da tempo, kaj hodiaŭ mi volis adapti tiun karakteristikon en la novaĵojn, pro tio mi rigardis la modulojn en drupalo kaj decidis uzi kaj adapti la modulo "custom filter".

La instalo estas facilega, kiel ĉiuj drupal-moduloj. Tamen, ni devis kredi XML-an arkivon por adapti la filtroj al miaj bezonoj. Tiuj bezonoj estis konverti cx en ĉ, gx en ĝ, hx en ĥ, jx en ĵ, ux en ŭ kaj sx en ŝ (grandaj kaj malgrandaj literoj).


Problemo kun cache_menu (jam solvita!)

Afiŝita de joan je ĵaŭ, 08/28/2008 - 11:25.

Ĉimatene mi rimarkis problemon en la paĝaro en la modulo "cache_menu". Mi vere ne scias kial tio povis okazi.

Mi simple forviŝis la tablon cache_menu per DROP TABLE cache_menu: kaj poste mi kreis ĝin denove:


CREATE TABLE `cache_menu` (
`cid` varchar(255) NOT NULL default '',
`data` longblob,
`expire` int(11) NOT NULL default '0',
`created` int(11) NOT NULL default '0',
`headers` text,
PRIMARY KEY (`cid`),
KEY `expire` (`expire`)
) ENGINE=MyISAM DEFAULT CHARSET=utf8;


Hodiaŭ, jam 400 uzantoj.

Afiŝita de joan je lun, 08/18/2008 - 17:13.

Hodiaŭ aliĝis la uzanto numero 400 en KLAKU kaj tiu numero estas jam sufiĉe grava por ne anonci ĝin en la blogo, ĉu ne? En la unua versio de la projekto, uzante la programaro Pligg, ankaŭ estis 400 uzantoj en la datumbazo, tamen multaj el ili ne estis veraj uzantoj sed spamaj uzantoj. Nun, pere de Drupalo, la sistemo tute kontrolas kiu estas vera uzanto kaj kiu temas pri roboto, kaj tiam ĝi aŭtomate estas forviŝita.

Do, la numero 400 estas jam sufiĉe alloga kaj ĉinokte mi bierumos (sed ne 400 bierojn, he?). Antaŭen!


Klaku.net, en esperanto, pero bonito

Afiŝita de joan je mar, 08/12/2008 - 17:55.

Jen nova frenezaĵo amuzega... hodiaŭ legante la statistikojn de KLAKU mi kontrolis la "PHP_REFERERS". Por ne programistoj: tio signifas la tttpaĝo el kie la vizitanto estis kaj aperis en KLAKU... kaj mi aperis en vikio pri dezajno nomata Pixelame... kaj tie ili elektis KLAKU.NET kiel bona projekto sed dirante: "Klaku.net, en esperanto, sed bela" (en la hispana estas: Klaku.net, en esperanto, pero bonito) hahahah


Instalita la modulo "Comment Notify"

Afiŝita de joan je ĵaŭ, 08/07/2008 - 10:15.

Nun, vi povas ricevi posxton kiam aliaj uzantoj komentas novajxojn ke vi elektas... tiamaniere vi ne nepre devas konsulti regule la pagxon cxar la pagxon iras al vi... Mi prenis tiun cxi ideon de Facebook. Por atingi tion cxi, mi instalis "Comment Notify".

La geuzantoj ricevos la sekvan posxton:

Saluton !name,
!commname komentis en: "!node_title"
Vi povas legi la komentojn en la ligilo !comment_url
Se vi ne volas ricevi pliajn e-poŝtojn kiam homoj respondas tiun novaĵo modifiu ĝin en !link1

Ni dankas vian partoprenon,

La teamo de KLAKU.NET
www.klaku.net

Komence, la modulo ne funckiis... mi devis aldoni la linion:


else {
comment_invoke_comment($edit, 'publish');
}

Antaux la ordeno return $edit['cid']; proksimume en la linio 815 de la dosiero comment.module


Ekzemplo de malgranda fina venko la 6an de auxgusto

Afiŝita de joan je mer, 08/06/2008 - 11:42.

Hodiaux, kiel cxiutago, mi legis rapide la novajn aldonojn en la socia reto www.meneame.net, kiel Klaku.net sed en la hispana lingvo, legita de miloj kaj miloj da legantoj cxiuj tagoj... kaj jen mia surprizo kiam mi vidis publikigita la sekvan novajxon el http://esperanto-usa.org/en/node/82, kaj tio estas tre fruktodona cxar la bona dezajno de la pagxaro Esperanto-USA (ne kiel la tipaj malbelaj esperantaj pagxaroj), bonege ankaux cxar temas pri Usono kaj en meneame.net multaj homoj nur defendas la anglan kiel internacia lingvo kaj ne la esperanta, kaj ankaux cxar temas pri amuza novajxo kaj ne sektema mesagxo kiu venas el sektarismo.

Tio, laux mia modesta opinio, estas la malgranda fina venkon de hodiuax. Gratulon al Esperanto-USA!!!