Ĉivespere mi ludis iomete per la nova telefono iPhone kaj tio estas plezura sperto. Post iom da provoj, mi ŝategas tiun ekranon! vere! la video ne estas bone registrita ĉar mi uzis malbonegan poŝtelefonon por registri la videon, tamen vi povas imagi kiel amuza maŝineto estas, hehe Mi provis la senkablan konekton, la retpoŝtojn, la mapojn de Google, la videojn de Youtube kaj ankaŭ la navigadilo Safari kiu bonege funkcias en tiu magika telefono. Estas nekredeble havi malgrandajn ttt-paĝojn en via mano kaj kontroli ĉion pere de viaj fingroj. Amuza telefono! aŭ ĉu mi devus diri "Amuza komputileto!"? :-)
La paĝo kaj la blogo de Klaku montriĝas tre bone en la Safari, kaj preskaŭ ĉiuj paĝaroj krom la flash kiu ankoraŭ ne funkcias.
Dum la lastaj semajnoj aperis multegajn RSSajn programetojn por tiu ĉi telefono kiuj permesas al vi preni la novaĵojn rekte al via telefono. Do sendube la iPhone estas bona alternativo por vojaĝemuloj.
En Usono eblas aĉeti ĝin kontraŭ 399$ (268 EUR), en Andoro (la sola kataluna lando kun propra ŝtato) kostas 699 EUR. Mi aĉetis ĝin en Usono, do ankaŭ devis pagi iom plu pro la sendo, kaj poste mi liberigis ĝin ĉar ĝi estis nur konfigurita (kaj blokita) por uzi AT&T, kaj mi havas kontrakton kun Vodafone Eŭropo.
Menéame konstruis specialan paĝaron por tiu ĉi telefono/komputilo: http://imeneame.net/, hahahaha :-) amuza, ĉu ne?
Kio mi ŝatas: la beleco de tiu ĉi maŝino. Ĝi estas ege rapida, ege. Oni povas instali Apache, PHP, VNC!! por administri grafike aliajn komputilojn, RSS-ajn kanalojn, Proxy, WifiSniffer, ktp... Legi la retpoŝton. La facileco de la iPhone. Meti ĝin en mia komputilo per USB-a kablo kaj havi ekstera 8-Gb-a memoro por miaj dosieroj personaj.
Kio mi ne ŝatas: Ĝi ne estas libera softvaro. iTunes... ffff.. mi uzas Amarok, Totem kaj XMMS... sed iTunes??? uffff... Ankaŭ ĝi ne estas en mia lingvo (la kataluna) kaj ankaŭ ne en la internacia lingvo. La politiko de Apple estas tro fermita. La telefono ekzistas en Andoro, Francio, Anglio kaj Germanio, sed ankoraŭ ne en Katalunio nek en Italio nek en Hispanio.
Delicious
Klaku
Kielas pri ĉapeloj
Saluton!
Ĉu iel eblas tajpi ĉapelojn en tiu iPhone? Kaj kiomlingva ĝi estas? ;)
LaPingvino
Saluton
Unue, la telefono povas esti kaj en la angla, kaj en la franca, kaj en la germana, kaj en la hispana kaj en la itala. Nuntempe ne eblas en la esperanta lingvo :-( Sed permesu al vi sciigi ke MAC OS X ne estas tradukita al esperanto, eĉ ne al la kataluna lingvo aŭ rumana aŭ okcitana aŭ eŭska.
Pri la uzado de ĉapeloj, mi ankoraŭ ne multe 'ludis' per tiu telefono, tamen, kiam mi scios pri la enmeto de la ĉapelojn, mi informos en subajn komentojn.
Fine, mi ripetas ke tiu ĉi maŝineto konata kiel 'telefono' sed ne temas pri kutima telefono, estas bonega.
Bona propagando
Ĉu vi nun laboras por Apple, kara Joan? :P
Aliflanke, iPhone majstras! :)
hehe
Ne, mi ne laboras por Apple, hehehe , sed tiu ludeto multe bonas!!! kaj mi volis montri tion :-D
Baldaux, kiam aperos la Androida-softvaro el Google, mi ankaux registros videon, hahahahahaha
Afiŝi novan komenton