Iberia Renkontiĝo estas ĉiujara esperantaĵo okazanta ie en Iberio kunorganizata de Portugala Esperanto-Junularo, Hispana Esperantista Junulara Societo kaj Kataluna Esperanto-Junularo. ĉi-foje la renkontiĝo okazos en Benicàssim, ĉarma ĉe-mediteranea urbo fama i.a. pro la internacia muzik-festivalo.

Pro sia situo kaj historio, Iberio estas, ekde la pratempoj, plurlingva kaj plurkultura teritorio. En ĝi estas kvar politikaj eroj (Portugalio, Hispanio, Andoro kaj ĝibraltaro) kaj ok lingvoj (angla, aragona, astur-leona, eŭska, galeg-portugala, kastilia, kataluna kaj okcitana). Post la lastaj migradoj oni povas kalkuli je pli ol tri centoj la kvanton de lingvoj parolataj en la dunoninsulo.
Delicious
Klaku
Afiŝi novan komenton