125a Esperanto-tago

Publikigita de joan la Sab, 03/09/2013 - 15:40
La pasintan 15an de decembro, Kataluna Esperanto-Asocio rememoris la 125an zamenhofan tagon iel speciale. Matene gastigis la festadon la Muzeo de Esperanto de Subirats, kie Joan Inglada prezentis la verkaron de Anna Rosselló kaj Josep Travesset, katalunaj esperantistoj engaĝigitaj je la rajtoj de la senŝtataj nacioj, ĉefe de tiuj kiujn ili vizitis dum 8-jara vojaĝado tra Abya Yala, aŭ Ameriko laŭ la Konsilo de la indiĝenaj popoloj.