EU-instanco trovas ke TEJO ekzistas

Publikigita de kallekn la Mer, 05/11/2016 - 12:49
Pasintjare EU-instancoj decidis, ke TEJO ne rajtas ricevi certajn EU-subvenciojn celitajn por junulara agado, ĉar ĝi estas parto de la nejunulara UEA. Tio kondukis al granda deficito en la buĝeto. Laŭ nova interpreto de la koncerna EU-instanco TEJO tamen ja havas propran juran personecon – kaj tial havas multe pli grandajn ŝancojn ricevi subvenciojn. Jam nuligita elpago eble tamen okazos.