Okazis enkonduka kurso de Esperanto por ĈIEG-anoj

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 04/22/2016 - 03:14
La 28-an de junio okazis enkonduka kurso de Esperanto speciale por la membroj de la Ĉina Internacia Eldona Grupo (ĈIEG) en la kunvena ĉambro de El Popola Ĉinio (EPĈ). La kurson ĉinlingve gvidis s-ro USUI Hiroyuki, japana redaktoro de EPĈ kaj membro de la Akademio de Esperanto. Kaj al ĝi ĉeestis s-ro Pietro Fiocchi, itala redaktoro de EPĈ, kaj s-ro YOKOTA Yukinori, japana raportisto kaj redaktoro de la gazeto Whenever Pekino. En la kurso partoprenis ne nur EPĈ-anoj, sed ankaŭ dekkelke da ĈIEG-anoj.