Gvidantoj de EPĈ kaj ĈEL vizitis la E-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 03/30/2016 - 12:46
En la 28-a de junio, s-ino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj konstanta komitatano de la Ĉina E-Ligo (ĈEL), kaj s-ro Wang Ruixiang, la prezidanto de KAEM kaj vicĝenerala sekretario de ĈEL, vizitis la nove konstruitan E-Muzeon en la Zaozhuang-a Universitato en la provinco Shandong en orienta Ĉinio. S-roj Hu Xiaolin, Cao Shengqiang kaj Zeng Xianming, estraranoj de la universitato akompanis ilin en la vizito.