Bonvenon, Pietro!

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 05/10/2016 - 07:07
En la fino de majo alvenis al nia redakcio alia eksterlanda redaktoro krom mi: Pietro Fiocchi el Italio. Jam antaŭ unu jaro, kiam mi eklaboris ĉi tie oni diris al mi, ke El Popola Ĉinio intencas dungi unu plian eksterlandan esperantiston. Tiam mia kolegino Chen Ji, kiu respondecis ankaŭ pri la dungado de tiu esperantisto, diris al mi, ke mi povos havi amikon – de la sama sorto, mi aldonus –, se la nova eksterlandano alvenos. Oni tamen bezonis unu plenan jaron por realigi tiun planon...