La Ĉina E-Ligo okazigis la aktivadon "Ĉina Tago" en la 98-a UK

Publikigita de El Popola Ĉinio la Sab, 04/30/2016 - 00:23
Posttagmeze de la 21-a julie la ĉina delegacio de la 98-a UK okazigis la aktivadon "Ĉina Tago", kiun ĉeestis s-ro Ma Jisheng, la ĉina ambasadoro en Islando, s-ro Guo Xiaoyong, la unua vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj konstanta vicprezidanto de la Ĉina Fremdlingva Eldona kaj Distribua Buroo, s-ino Chen Shi, direktoro kaj ĉefredaktoro de El Popola Ĉinio kaj s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la ambasadorejo de Islando en Ĉinio s-ro Hu Xiaolin direktoro de la Zaozhuang-a Universitato kaj Prof. Humphrey Tonkin. S-ro Yu Tao, vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo prezidis la kunsidon.