"Kompatinde" okupita kongresano–la UK en Islando (I)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 05/01/2016 - 00:56
Depost la eklaboro ĉe la redakcio de El Popola Ĉinio mi daŭre sentis bezonon diri al la mondo esperantista, ke jen mi laboras ĉi tie en Pekino per Esperanto. En la lasta jaro tamen la Universala Kongreso en Hanojo, kiu ŝajnis oportuna forumo por tio, okazis tro mallonge post mia enposteniĝo tiel ke mi ne povis aranĝi mian partoprenon. Ĉi-jare mi komencis pretigi min tiucele iom pli frue, kaj sukcesis partopreni la kongreson en Rejkjaviko nelaste pro la instigo kaj helpo de mia longjara amiko--samideano Ragnar Baldursson, kiu nun estas ministro-konsilisto ĉe la islanda ambasadorejo en Pekino...