Havi iom da ĉina vidpunkto–la UK en Islando (II)

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/07/2016 - 09:24
Kiam mi ricevis la dokumentojn de la UK alveninte al la kongresejo Harpa, mi trovis mian nomkarton, sur kiu oni skribis "Ĉinio"– kompreneble, ĉar mi nun loĝas en la lando. Jam mi estas "ĉiniano" por tiel diri, eĉ se ne ĉino. Sed efektive la fakto, ke mi nun loĝas en Ĉinio kaj laboras por ĉina gazeto, ŝanĝis multon de tio kion mi spertis dum la kongreso: mi ja ekhavis iom da ĉina vidpunkto kaj konsekvence ankaŭ iom da "ĉinaj spertoj" ...