A, B, C de la Indonezia Esperanto Asocio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/30/2016 - 06:32
Ilia Dewi Sumilfia laboras kiel oficistino en internacia kompanio. Ŝi ŝatas vojaĝi kaj konatiĝi kun diversaj homoj el diversaj kulturoj kaj landoj. Ilia ŝatas Esperanton ĉar ĝi utilas por kompreni la mondon. Ekde kiam ŝi scipovas Esperanton, ŝi havas la eblecon amikiĝi kun multaj esperantistoj kaj tio estas tia bela sperto ke daŭre ŝi laboras por la movado. Ilia ĝis antaŭ kelkaj jaroj tute ne aŭdis pri Esperanto, sed nun ŝi ĝojas povi paroli nian lingvon al siaj gekolegoj, geamikoj kaj familianoj...