Esperanto-kurso en la elementa lernejo

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 04/15/2016 - 10:36
"Saluton Avo Li!", tiel la infanoj bonvenigis profesoron Li Weilun en elementa lernejo, kiu nomiĝas 'Eterna Paco'. Post nia frua alveno profesoro Li akompanis min viziti la lernejon kaj konatigis min kun la geinstruistoj...Dum nia promenado tra koridoroj kaj ŝtuparoj, atendantaj la tagmanĝon kaj la postan ĉiusemajnan lecionon de Esperanto, ĉiuj infanoj, kiujn ni renkontis, ĝoje salutis sian avon Li, kiu same aspektis tre feliĉa denove esti kun siaj junegaj gelernantoj.