Intervjuo al prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio antaŭ la 1-a Irana Esperanto-Kongreso

Publikigita de El Popola Ĉinio la Sab, 05/07/2016 - 18:09
La Unua Irana Esperanto-Kongreso okazos en Tehrano de la 24a ĝis la 26a de marto. Tio estas longe atendita historia evento en kaj ekster la Movado. La prezidanto de la Irana Esperanto-Asocio, s-ro Keyhan Sayadpour respondis kelkajn demandojn de El Popola Ĉinio pri la 1-a Kongreso kaj ĝenerale pri la historio de la esperantistoj, de la pioniroj ĝis hodiaŭ, en tiu fascina centrazia lando.