Juana, bravulino de la pekina esperantistaro

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/23/2016 - 08:50
"Ŝi estas mia fiero!" diras ofte pri Juana nia valora samideano profesoro Li Weilun, kiu al la ĉina junulino instruis la bazojn de Esperanto. Kun Juana mi konatiĝis kelkajn tagojn post mia alveno al Pekino pasintmaje kaj ŝia amikeco akompanis min dum mia tuta restado ĉi tie. Mi aparte taksas ŝin, ĉar ŝi estas unu el la ne oftaj homoj, kiuj sincere kaj daŭre interesiĝas pri Esperanto.