Veteranaj esperantistoj de EPĈ estis invititaj al Zaozhuang-a Esperanto-Muzeo

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 03/29/2016 - 18:28
Posttagmeze de la 16-a de majo okazis kunveno inter veteranaj esperantistoj de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj gvidantoj de la Zaozhuang-a Universitato pri pluapaŝa konstruado por la Esperanto-Muzeo. La E-Muzeo en Zaozhuang situas en la provinco Shandong de Ĉinio - estas la plej granda E-muzeo en Azio, ĝi estas fondita de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) kaj la Zaozhuang-a Universitato.