La ĉina E-delegacio de la 99-a UK okazigis la agadon -- Ĉina Tago

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 06/02/2016 - 07:17
Posttagmeze de la 27-a de julio laŭ la loka tempo la redakcio de El Popola Ĉinio kaj la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL) okazigis la agadon Ĉina Tago en la hotelo Colon de Buenos-Ajreso, ĉefurbo de Argentino. Ĝin ĉeestis Han Mengtang, kultura konsilisto de la ambasadorejo de Ĉinio en Argentino, Osmo Buller, ĝenerala direktoro de UEA, kaj ĉirkaŭ 100 esperantistoj el pli ol 20 landoj.