Inaŭguriĝis la 4-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Opuntioj kaj Sukulentaj Plantoj

Publikigita de El Popola Ĉinio la Sab, 04/30/2016 - 03:27
La 15-an de septembro inaŭguriĝis la 4-a Ĉina Internacia Ekspozicio de Opuntioj kaj Sukulentaj Plantoj en la Pekina Botanika Ĝardeno de Ĉinio. En ĝi estas montritaj pli ol mil kreskaĵoj de opuntioj kaj aliaj sukulentaj specoj (Succulents) en- kaj eksterlandaj, ekzemple el la municipoj Ŝanhajo kaj Tianjin, el la provincoj Shanxi kaj Shandong, el la Korea Respubliko kaj Japanio.