Batalo kontraŭ dezerto (I)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 05/31/2016 - 01:14
Antaŭ 30 jaroj, kiam Bai Chunlan kaj ŝia edzo kune kun dek familioj el ilia vilaĝo, iris al la suda rando de la dezerto Mau-us por kreskigi arbojn, tie etendiĝis senĉesaj sablaj dunoj. En unu jaro tie pli ol 300 fojojn hurlis ventegoj kaj ĉirkaŭ 40 tagojn blovis sabloŝtormo. Bai batalis kontraŭ la dezerto pli ol 30 jarojn.