http://www.espero.com.cn/2014-05/15/content_32392041.htm

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 03/17/2016 - 01:35
Kiam komence de majo mi aŭdis, ke en la korto de nia laborejo naskiĝis kvin katidoj, la unua sento, kiun mi havis, estis zorgo kaj alarmiĝo. Se katoj ekscese multiĝos, eble oni plendos kaj volos forpeli la katan rason el la korto! La dua sento estis tiu de miro: ĉu Povrina, kiu antaŭ du jaroj ricevis malfekundigan operacion, tamen naskis infanojn?