Jen magiilo por popularigi klasikaĵojn!

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 05/03/2016 - 01:21
Doraemon, konata kiel "kat-forma roboto de la 22-a jarcento" el la samnoma serio de japanaj bildstriaj rakontoj kaj desgnofilmoj, vojaĝis per sia tempomaŝino al la mondo de ĉinaj klasikaj pentraĵoj. Temas pri verkoj, kreitaj de Wang Xing, kiu laboras por rebonigi artaĵojn en la Muzeo de la Imperiestra Palaco en Pekino.