Inaŭguriĝis en Pekino la 4-a Internacia Ekspozicio de Vino

Publikigita de El Popola Ĉinio la Lun, 05/02/2016 - 11:32
De la 4-a ĝis la 6-a de junio okazas en la Nacia Kunvena Centro en Pekino Unuaklasa Vino '2013 -- la 4-a Internacia Ekspozicio de Vino. Ĉeestis la ekspozicion pli ol 5 mil vin-markoj el 25 landoj kaj regionoj, inkluzive de Ĉinio, Francio, Hispanio, Italio, Germanio, Nederlando, Usono, Kanado, Argentino kaj Portugalio.