Kvaso – ĉu ĉio transmara estas ĉarma kaj kara?

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 04/29/2016 - 04:16
De tempo al tempo mi ne povas ne admiri diversecon de Ĉinio. Se mi skribas tion, multaj legantoj certe pensas, ke devas temi pri la indiĝena diverseco. Jes, mi foje ekzemple miras pri la kultura diverseco de la lando, kiu ankaŭ manifestiĝas ekzemple per granda nombro da restoracioj por islamanoj en Pekino. Ne mirige, ĉar la lando havas siajn proprajn islamanojn, kiuj estas konsiderata kiel aparta etna grupo, nacimalplimulto: Huj-nacio. Efektive granda parto de tiuj islamaj restoracioj estas posedataj de homoj de tiu etna grupo...