Victor Koo sukcesis en kunigo de youku.com kaj tudou.com

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 06/19/2016 - 23:26
En la jaro 2007 Victor Koo malfermis la videan retejon youku.com kaj post nelonge la lasta ja fariĝis kerna reprezentanto de la videaj retejoj en Ĉinio. En la jaro 2012 la retejo youku.com aneksis kaj aĉetis alian videan retejon tudou.com, kiu havis certan potencon en Ĉinio, kaj establis la korporacion Youku Tudou Inc.