Pekino, verda urbo

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 05/20/2016 - 08:47
Pekino estas urbego dinamika, ĉiam malsama, tage kaj nokte aktiva. Ĝi estas antikva, moderna kaj futurisma, alloga celloko por homoj el la tuta mondo por vivi, lerni, labori kaj turismi. Kiel en Romo, mia amata belega naskiĝurbo, oni neniam enuiĝas en Pekino, sed fojfoje la grandeco de la urbo kaj ĝiaj trafiko kaj rapida viv-stilo ĝenas la trankvilecon de la animo. Bonŝance preskaǔ ĉie en la ĉefurbo estas verdaj oazoj, en kiuj, kiel post vojaĝo tra la tempo, oni sin trovas en mirindaj lokoj for de ĉiaj ĝenoj: temas pri mult-nombraj parkoj de Pekino, kiuj fakte post miaj malgrandega sed komforta loĝejo kaj oficejo estas mia alia hejmo, kie mi legas kaj studas esperantajn klasikaĵojn...