Islamo en Pekino -- Homoj, faktoj kaj inspir-fontoj (II)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 05/22/2016 - 15:39
Dum multaj kaj longaj vojaĝoj tra landoj en kiuj islamo estas ĉiutaga realo, mi komencis interesiĝi pri religio, kulturo kaj pensmaniero profundaj kaj ĉarmaj. En urboj kaj vilaĝoj de Rusio, Turkio, Bosnio kaj Indonezio mi admiradis minaretojn lignajn kaj ŝtonajn, modernajn kaj antikvajn, kiel tiuj belegaj de Mezopotamio (la arabaj kaj kurdaj loĝantaj ankoraǔ hodiaǔ nomas tiel la regionon inter Turkio, Sirio kaj Irako), “halal” restoracioj kun orientaj dancistinoj, homojn en tradiciaj kostumoj, kies ĝentileco kaj saĝeco estas la plej karaj memoraĵoj de miaj ekskursoj tra la mondo...