Novigado kaj negoco en la kafejoj de Pekino

Publikigita de El Popola Ĉinio la Dim, 05/15/2016 - 01:13
Ĉiam fascinis min la kafejo, kiu dum historio de nia epoko estis tiu loko, kie homoj renkontiĝis por diskuti kaj decidi pri ĉiutagaj aǔ aparte gravaj aferoj, por skribi belegan muzikon aǔ verki memorindaĵojn. Ofte en la eǔropaj landoj la kafejoj estis kaj foje ankoraǔ estas la pulsanta koro de la urboj: artistoj, revoluciuloj, politikistoj, verkistoj kaj pensuloj elektis sian plej ŝatatan kafejon, kie ili sekvis sian propran destinon...