108 japanoj rakontas pri kialoj por plu restadi en Ĉinio (III)

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mar, 05/24/2016 - 04:34
Sado Tomako estas japana fotistino. Ŝi vivis en Ĉinio ĉirkaŭ 10 jarojn. En septembro de 2012 la Ĝenerala Konsulejo de Japanio en Ŝanhajo anoncis, ke kelkaj japanoj estis batitaj en iu restoracio, dume japanaj amaskomunikiloj senĉese dissendis novaĵojn pri tio, ke en Ĉinio ade okazas kontraŭjapanaj manifestacioj kaj estas atakitaj vendejoj de japanaj produktaĵoj kaj aŭtoj produktitaj de Japanio.