Ĉinaj novedzinoj el Mongolio (II)

Publikigita de El Popola Ĉinio la ĵaŭ, 04/21/2016 - 00:28
La zigzaga landlima linio dividas la mongolan stepon en du partojn -- Mongolio kaj la Interna Mongolio de Ĉinio. Tri mongolaj junulinoj -- Sou Remar, Tuya kaj Qiqigee edziniĝis al viroj de la Interna Mongolio de Ĉinio. Kvankam ili transloĝiĝis nur de la norda parto de la stepo al ĝia suda parto, tamen laŭteritorie ili eniris en alian landon. El iliaj kondutoj oni povas senti la grandan diferencon inter la du landoj en ideologio, pens-modelo kaj vivmaniero.