Grafitioj en Rio-de-Ĵanejro

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 04/29/2016 - 13:52
La urbo Rio-de-Ĵanejro de Brazilo estas ĉiam en arta atmosfero. Oni povas aŭdi la tradician kanton Fraŭlino de Ipanema en la plaĝo, diversaj popolaj bandoj ludas muzikon antaŭ komercaj centroj kaj en montrofenestroj de vendejoj estas eksponataj pentraĵoj de fama brazila artisto Tarsila do Amaral. La plej surprizema afero estas, ke en ĉiuj tieaj stratoj, oni povas trovi grafitiojn pentritajn de artistoj kaj popolanoj. Ŝajne, ke en Rio, ĉiu povas fariĝi artisto.