Kverelo pri genocido minacas Mezorientan kunvenon

Publikigita de joan la Ven, 03/08/2013 - 08:42
Ĉu vizito al la muzeo pri la genocido de armenoj en Turkio estu en la oficiala programo de la 6-a Mezorienta kunveno, kiun planas partopreni deko da turkoj? Tiu demando ŝajne gvidis al la lastatempaj ŝanĝoj en la estraro de Armenia Esperantista Unuiĝo, kaj nun minacas la tutan aranĝon.