Francio ratifikos la Eŭropan ĉarton pri regionaj aŭ minoritataj lingvoj

Publikigita de joan la Sab, 03/09/2013 - 15:28
“Francio ekos la procezon por ratifiki la Eŭropan ĉarton pri regionaj kaj minoritataj lingvoj, tiel kiel promesis la prezidanton de la Respubliko”, diris pasintĵaude la ministro pri kulturo, Aurélie Filipetti, responde al skriba peto deponita pasintaŭguste fare de la okcitana senatano Roland Courteau.