Venko de la galega

Publikigita de joan la Dim, 05/29/2016 - 23:08
La Supera Justic-Tribunalo de Galegio ĵus nuligis du alineojn de la polemika dekreto de la galega registaro (dekstrema) kiu malhelpis la instruadon en la galega en la baz- kaj mez-lernejoj, kaj en du jaroj igis, ke la galega ĉesis esti la instrulingvo en 96% de la urbaj elementaj lernejoj.