La vojo de Turkujo

Publikigita de Ĝamadio la Sab, 05/28/2016 - 00:59
Protesta popolo batalas kontraŭ la ŝtata polico, kiu sekvas al la ordonoj de aŭtoritata ŝtatestro. Tio rememorigas nin pri la nordafrikaj reĝimoj komence de la Araba Printempo, kaj pri la revolucio okazanta nun en Sirio. Tiuj landoj suferis sub la rego de akraj diktatoroj, aŭ – en la kazo de Sirio – ankoraŭ suferas. Sed la aŭtoritata ŝtatestro, kontraŭ kiu oni nun protestas, estas neniu alia ol Recep Tayyip Erdoğan, la ĉefministro de Turkujo. Kien kondukas la nuna vojo de la Turka Respubliko?