Liberkomerca Zono fariĝis modelo por plibonigo de la ĉina ekonomio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Ven, 04/29/2016 - 19:34
La 29an de septembro oficiale pendiĝis la ŝildo de la Ĉina (Ŝanhaja) Prova Liberkomerca Zono. Samtage pluraj regularoj estis anoncitaj. Por jure akceli la konstruadon de la zono, portempaj lokaj leĝoj kaj regularoj por la zono validiĝis en la 1-a de oktobro.