Ŝanĝiĝis la unu-infana politiko de Ĉinio

Publikigita de El Popola Ĉinio la Mer, 04/20/2016 - 02:36
En la fino de la pasinta jaro Ĉinio ŝanĝis sian politikon pri familia planado, ke paro da geedzoj, unu el kiuj estas sola infano en sia familio, rajtas naski la duan infanon. Ĝis la 11a de februaro la provincoj Zhejiang, Anhui kaj Jiangxi jam komencis plenumi la novan politikon pri familia planado, kaj aliaj provincoj tion faros sinsekve en la kuranta jaro. Profesoro Yuan Xin el la universitato Nankai rimarkigis, ke la nova politiko estas transira.