Mensogo de NTV: La gvidantoj de la odesa milico ne sciis pri la preparado de la interpuŝiĝoj la 2-an de majo

Publikigita de Stano Belov la Mar, 05/03/2016 - 22:48
Rusia televidkanalo NTV faris la programeron surbaze de intervjuo de la eksa estro de la odesa milico Dmitrij Fuĉeĝi, kiu forkuris el la urbo. Li estas akuzita je partopreno en la eventoj, kiuj kaŭzis amasan pereon de la homoj la 2-an de majo. Laŭ la indikoj de la kanalo, Fuĉeĝi troviĝas en Ĉednistrio.