Mensogo: Parubij komisiis al la Ŝtata Limgarda Servo organizi saboton kontraŭ Rusio

Publikigita de Stano Belov la Dim, 04/24/2016 - 13:23
En la interreto amase estas disvastigataj fotoj de la letero de la sekretario de la Konsilio pri nacia sekureco kaj defendo de Ukrainio Andrij Parubij al la gvidanto de la Landlimgarda servo de Ukrainio Mikola Litvin de la 28-a de majo. En tiu letero, markita per la superskribo "sekrete", Parubij kvazaŭ petas Litvin-on ŝajnigi armitan konflikton kun batalantoj en apudlandlima zono, dum kiu kapti iliajn armilojn, produktitaj en Rusio, por senkreditigi Rusian Federacion antaŭ la tutmonda socio.