La Unua Kanalo mensogis akuzinte retejon Stopfake.org pri kreado de falsaĵoj

Publikigita de Stano Belov la Mer, 04/20/2016 - 00:35
La rusia Unua Kanalo la 9-an de julio en vespera elsendo de novaĵoj je la 21:00 laŭ la moskva tempo montris sceneton “Demonstra refuto de la plej popularaj mitoj pri la feriado en Krimeo". Je 3:14 la aŭtoro de la sceneto rakontas pri senmaskigo, pri kiu antaŭe Stopfake.org skribis en la artikolo "Espreso.TV ilustris la novaĵojn pri manko de nutraĵo en Krimeo per la foto el Usono".