Falsaĵo: iama advokato de Timoŝenko negocis per organoj de vunditaj soldatoj

Publikigita de Stano Belov la Mer, 04/20/2016 - 07:09
Ĉefaj rusiaj TV-kanaloj kaj aliaj amaskomunikiloj disvastigis malverajn informojn pri tio, ke en Ukrainio oni kvazaŭ negocas per organoj, forprenitaj de grave vunditaj soldatoj. Kaj pri tio supozeble okupiĝas Serhij Vlasenko – iama advokato de Julia Timoŝenko, komandanto de la bataliono "Donbas" Semeno Semenĉenko kaj loĝantino de Germanio Olga Wiber, kiu en la sceneto estas nomata "kuracistino."