Mensogo: Krucumado en programero de la Unua kanalo

Publikigita de Stano Belov la ĵaŭ, 04/07/2016 - 19:20
La 12-an de julio la Unua kanalo (tutrusia TV-kanalo) montris programeron en kiu kvazaŭa rifuĝintino el Slavjansko Halina Piŝnjak rakontis pri tio kiel ukrainiaj militistoj, enirinte en la urbon, kolektis sur la ĉefa placo ĉiujn lokulojn kaj kavazaŭ okazigis publikan mortekzekuton de edzino kaj kaj eta filo de iu el la milicianoj. Cetere la knabo, laŭ vortoj de protoganistino, kvazaŭ estis krucifiksita sur anonctabulo kaj la virino estis ligita al tanko kaj trenita laŭ strato ĝis sia morto. Kaj ĉio ĉi okazis antaŭ okuloj de la lokanoj.